Putin: la rilatoj kun Usono iĝas pli malbonaj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-13 08:02:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Vladimir Putin, prezidento de Rusio

Moskvo, 13 jun (RHK) La rilatoj inter Rusio kaj Usono “degradiĝas”, fariĝante “ĉiufoje pli malbonaj”, asertis la rusa prezidento Vladimir Putin dum intervjuo ĉe la televidkanalo Mir.

Rilate al la nunaj tensioj inter Ĉinio kaj Usono, la ŝtatestro esprimis ke “ekde la vidpunkto de la komuna senso”, Rusio ne havas “ajnan kialon por interveni en la negocado” inter ambaŭ landoj.

 “Ekzistas nuna kverelo inter la ekonomioj pli grandaj de la terglobo. Ekzistas multaj specifaj aferoj rilataj al la nuna laboro de la du ŝtatoj”, li emfazis.

Li elstarigis la bonajn rilatojn de Rusio kaj Ĉinio, kiun li taksis strategia partnero “en ĉiuj vortsencoj”; tendenco kiu kontrastas kun la rilatoj inter Rusio kaj Usono, kiuj “statas ĉiam pli malbonaj”.

Li bedaŭris ke dum la lastaj jaroj Vaŝingtono prenis “kelkajn dekojn da decidoj rilataj al punoj kontraŭ Rusio”. “Kompreneblas ke, en tiuj ĉi kondiĉoj, nia simpatio estas flanke de nia strategia partnero”.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up