Lula estas konvinkita pri malkaŝo de la vero

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-20 09:19:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, 20 jun (RHK) La brazila eksprezidento Luiz Inácio Lula da Silva esprimis sian konvinkon ke la ventoj ekturniĝas favore fronte al la nekontesteblaj pruvoj malkaŝitaj de la retejo The Intercept pri la konduto kaj partieco de la eksjuĝisto Sérgio Moro.

Tiel estis konfirmita de la prezidantino de la partio de la laboristoj (PT), Gleisi Hoffman, kaj la gvidanto de la movado de laboristoj sen tegmento (MTST), Guillermo Boulos, kiuj vizitis Lulan en la sidejo de la federacia polico de Kuritibo, ĉefurbo de la suda ŝtato de Paraná, kie la eksa gvidanto estas enprizonigita dum 438 tagoj, sciigis la informagentejo Prensa Latina.

La gvidantino de PT montris sin fida je la eblaj evoluoj de la filtritaj dialogoj inter Moro kaj aliaj membroj de la tasko-forto de la operacio kontraŭ koruptado Lava Jato.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up