Lula: pli kaj pli proksimiĝas la liberiga tago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-25 07:51:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuritibo, 25 jun (RHK) La brazila eksprezidento, Luiz Inácio Lula da Silva, asertis ke li pli kaj pli proksimiĝas la tago de sia liberiĝo, ĉar “ne plu estas mistero”.

Per letero sentida al la eksa mmnistro pri eksteraj rilatoj Celso Amorim, la brazila gvidanto konfirmis ke nur bezonata ke la Supera Kortumo Federacia (STF) legu la elpruvaĵojn de  la advokatoj por ke estu akceptata la rimedon de habeas corpus, raportis la televidĉeno Telesur.

En la letero li esprimis sian “fidon al la brazila popolo, kio helpas min elteni la maljustan  enkarceriĝon suferatan pli ol unu jaron”, krome, li esprimis sian zorgon pro la sociekonomia situacio travivata de Brazilo.

“La novaĵoj ricevataj estas  senlaboreco, krizoj en lernejoj kaj hospitaloj, reduktiĝo kaj eĉ ĉesigo de la programoj kiuj helpas la popolon,  la reveno de malsato, li bedaŭris.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up