Denuncas Rusio ke Usono ignoras proponon por eviti nuklean militon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-01 11:19:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Atomarmilo

Moskvo, 1 jul (RHK) Rusio denuncis ke Usono ignoradas ĝian proponon pri reciproka interkonsento por preventi eblan nuklean militon.

La vicministro de eksteraj aferoj, Serguéi Riabkov, deklaris ke “ne estas surprizo ke Vaŝingtono estas senresponda al la propono farita de antaŭ 6 monatoj por adopti deklaron kunan pri prevento de nuklea milito”.

Riabkov ankaŭ emfazis pri la bezono komplete retiri la nukleajn armilojn de Usono el la landoj kiuj membras en la organizzo de norda atlantiko (NATO).

Per tiuj dislokadoj de armiloj, Vaŝingtono grave perfortis la traktaton de ne proliferado kaj tiel kreis aldonajn obstaklojn por la estontaj paŝoj en la kampo de nuklea malarmado.

Riabkov asertis ke por solvi la problemon, estas nepre ke Usono retiru la nukleajn armilojn kaj reportu ilin al sia propra lando, krom la malpermeso de ties dislokado eksterlande kaj elimini la infrastrukturon, kiu ebligas la rapidan instaladon de tiaj armiloj.

Li ankaŭ avertis pri la “katastrofaj sekvoj” de la klopodoj de Vaŝingtono transformi Eŭropon en batalkampon por uzado de nukleaj armiloj. Laŭ Riabkov, Usono havas la intencon disloki “misilojn nukleajn de variebla kapacito kaj plia precizeco” en tiu kontinento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up