La monda federacio de demokratiaj junularoj (FMJD) formata el 38 landoj, ekfunkciigos en Quito, Ekvadoro, la organizan komitaton internacian de la monda festivalo de la junularo kiu okazos en tiu lando la venontan monaton.
José Angel Maury, estro de la departemento de internacia rilatoj de la nacia komitato de la jumomunista organizo kuba, klarigis al la gazetaro, ke tiu ĉi komitato estos gvidita de la internacia federacio kaj ambaŭ organizoj kune laboros por la preparado de la lasta etapo de la evento.
Tiu ĉi internacia komitato kunordigas ĉiujn detalojn kaj iniciatojn rilate la junularan festivalon, la internaciajn temojn pritraktotajn kaj la procezon molibizan; dume en Hindio, dum la tria preparkunsido de la festivalo, estis aprobita la konsisto de la internacia organiza komitato, kie estas reprezentata ankaŭ la kontinenta organizo latinamerika kaj karibia de studentoj (OCLAE) pere de la universitata studenta federacio.
