Forpasis la ĝenerala direktoro de OIEA

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-22 09:38:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La ĝenerala direktoro de OIEA, Yukiya Amano.

UN, 22 jul (RHK) La internacia organismo de atomenergio (OIEA) informis per oficiala noto, la forpason de la ĝenerala direktoro de tiu ĉi organo, Yukiya Amano.

La komuniko ne mencias daton nek kialon de la forpaso, sed ja sciigis ke Amano, per rezignletero al la reganta estraro, ratifis sian “fieron” pro la rezultoj de la OIEA sub la slogano “Atomoj por paco kaj evoluo”, raportis la televida ĉeno Telesur.

La institucio konfirmis ke la flago de la OIEA restos hisita ĝis duone pro la funebraĵo.

Naskiĝinte en 1947, kaj diplomiĝinta en tri universitatoj, inter ili, en Tokio, Amano aliĝis en 1972 al la ekstera ministerio japana, kaj laboris en diversaj postenoj rilataj al malarmado kaj ne prolefiredo nuklea.

Amano estis elektita kiel ĝenerala direktoro de la OIEA en la jaro 2009.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up