Forumo de Sao Paŭlo montros solidarecon al Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-24 09:13:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Adán Chávez, kunordiganto politika de la forumo de Sao Paŭlo

Karakaso, 24 jul (RHK) La koincido en Venezuelo de la ĵus finiĝinta ministeria kunsido de la Movado de Ne Aliancitaj Landoj (MNOAL) kaj la onta Forumo de Sao Paŭlo, konfirmas la internacian solidarecon al la sudamerika lando, asertis la prezidanto por internaciaj aferoj de la socialista unuiĝinta partio de Venezuelo, Adán Chávez, kiu ankaŭ elstarigis la efektiviĝon de ambaŭ eventoj kiel pruvo de subteno al la legitima registraro de Nicolás Maduro.

La gvidanto elstarigis la sukceson de la kunsido de MNOAL, kiun partoprenis reprezentantoj el 120 landoj. Ĝi havis grandajn sekvojn pro la subteno konfirmita al Venezuelo.

Nova pruvo de subteno estas la ĉeesto de pli ol 60 movadoj sociaj kaj politikaj de Usono al la XXV-a Forumo, kiu eksesios ĉi-ĵaŭde en tiu lando.

Li aldonis ke Venezuelo pledas por paco kaj forpelas kiun ajn specon de militemo aŭ invado flanke de la usona administracio. Li ankaŭ sciigis ke la forumo de Sao Paŭlo montros sian mondan karakteron per la ĉeesto de delegitaroj el ĉiuj kontinentoj.

Proksimume 124 politikaj partioj el la tuta mondo ĉeestos la renkontiĝon, kiu sesios dum tiu ĉi semajnofino en la venezuela ĉefurbo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up