Nova usona provoko en la maro de suda Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-07 06:56:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, 7 aŭg (RHK) Usono sendis avidalilportanton tra la disputata suda maro de Ĉinio meze de novaj krizoj teritoriaj, kiuj envolvas la azian giganton kaj aliajn ŝtatojn de la regiono, laŭ raportas la informagentejo AP.

La usona mararmeo portis grupon de generaloj, funkciuloj kaj filipinaj ĵurnaliston al USS Ronald Reagan por montri al ili la aviadilojn de batalo F/A-18 Super Hornet kaj ilian surteriĝon kaj foriron en katapulto dum la ŝipo navigadis al la haveno de Manilo.

La sendado de tiu ŝipo altigas la streĉiĝon inter Pekino kaj Vaŝingtono. Tamen, la oficiro Karl Thomas asertis al la gazetaro ke “la devizo de tiu transportilo estas “paco pere de forto”.

Tiel li esprimis ke la usona ĉeesto kontribuas al pli da sekureco kaj stabileco por impulsi diplomatian dialogon inter la kontraŭaj partoj.

Tamen, Vaŝingtono sendas regule militŝipojn al la zono por plenumi misiojn de “libereco de navigado”, kies agadoj estis konsiderataj de Pekino kiel “provokaj movoj” kaj vokis ili haltigi tiun praktikon.

Ĉinio, Vjetnamio, Fillipino, Malajzio kaj Bruneo rolis en teritoriaj intermitaj konfliktoj pri strategiaj marakvoj. Dum jardekoj,, granda parto de la azia kaj monda komerco transiris tiun maron de suda Ĉinio.

Ĉinio postulas sian suverenon en granda parto de la disputata maro kaj konstruadis artefaritajn insulojn kaj infrastrukturojn militajn en la arkipelagoj de Spratly kaj Paracelso por solidigi sian rajton sur ili, spite al la protestoj de ties najbaroj kaj Usono, kiuj timas la kreskantan influon de la azia giganto en la regiono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up