Asembleo de la karibaj popoloj solidaras al Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-19 10:33:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Solidareco al Venezuelo

Karakaso, 19 aŭg (RHK) Laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina, la aŭtoritatuloj kaj popolo de Venezuelo ricevas la solidarecon de registaroj, politikaj partioj kaj sociaj movadoj el la tuta mondo fronte al la akrigo de la punreguloj unuflankaj altrudataj de Usono.

En la 8-a asembleo de la karibaj popoloj, kiu sesias ĝis hodiaŭ en Trinidado kaj Tobago  leviĝis denunco kontraŭ la “krima kaj malleĝa blokado” altrudata de Vaŝingtono, skribis la venezuela ministro pri eksteraj rilatoj, Jorge Arreaza en la socia reto Twitter.

Arreaza aldonis ke dum la renkontiĝo oni subtenis la kampanjon No More Trump kontraŭ la agresema politiko impulsita de la ŭsona administracio.

La usona registaro pliigis dum tiu ĉi monato sian sieĝon kontraŭ la sudamerika lando donante la kategorion de ekonomia totala embargo al la punaj kaj unuflankaj decidoj celantaj estigi reĝimŝanĝon en Karakaso.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up