Denuncoj de la kandidatoj de la partio FARC en Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-09 09:00:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, 9 sep (RHK) Kandidatoj de la partio de la alternativa forto revolucia de la komuno (FARC) nuntempe estas celo de la politika perforto en Kolombio, kie okazas minacoj kaj murdoj je malpli ol du monatoj de la regionaj kaj lokaj elektoj.

Flanke de tiu politika organizo oni informis ke okazis pluraj timigaj agoj kontraŭ kanditatoj aspirantaj je postenoj al la konsilantaro de la municipoj Socorro kaj Bucaramanga, en la departemento nordorienta de Santander, laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina.

Andrés Fandiño, funkciulo de tiu partio, esprimis ke tiaj agoj okazas pro la netoleremo kontraŭ iamaj membroj de la gerilana organo.

La defenda stabo de la popolo emfazis ke 36% de la kolombia municipoj estas en elekta risko pro la ĉeesto de armitaj grupoj kontraŭleĝaj.

Ĉiun tagon kaj duono okazas perforto ie ajn tra la lando. Tridek kvin tagoj antaŭ fino de la enskribiĝoj flanke de la kandidatoj, jam okazis 24 perfortoj kontraŭ politikaj gvidantoj kiuj kandidatiĝis al la elekto okazontaj en oktobro, temas pri 5 murdoj, atenco, sekvestro kaj 10 minacoj, precizigis la reprezentanto de la misio de elekta observado.

La elektoj okazos la 27-an de oktobro kun la celo elekti la guberniestron por la 32 departementoj de Kolombio, samkiel la deputitojn de la departementaj asembleoj, urbestroj de mil 99 municipoj, municipaj magistratanoj de la administraj lokaj estraroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up