La uzo de perforto kontraŭ Venezuelo detruus Latinamerikon, asertas brazila eksministro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-14 08:56:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Celso Amorin, brazila eksministro pri eksteraj rilatoj

Braziljo, 14 sep (RHK) La brazila eksministro pri eksteraj rilatoj, Celso Amorin, denuncis ke aktivado de la Traktato Interamerika de Asisto Reciproka (TIAR), kaj uzi forton kontraŭ Venezuelo provokus la detruon de SudAmeriko.

La senprestiĝa Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, ĵus aprobigis tiun traktaton, dum Amorin atentigis ke la plej probabla hipotezo estas ke la landoj favoraj al la traktatoj apliku punojn kontraŭ la registaro de Nicolás Maduro, sinteno tiom danĝera kiel milita interveno.

La eksministro esprimis siajn zorgojn pro la punoj kontraŭ Venezuelo, kiuj havos tiom detrua efiko samkiel armita atako.

Laŭ la eksministro, Irako estis same punita de la Sekureca Konsilantaro de UN dum la milito de la golfo en 1991 kaj sekve, ĝia popolo estis reportita ĝis la MezEpoko kaj la malbonaĵoj kreskis, ĉar nur la infanmorteco ege altiĝis.

(fonto:PL)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up