Gratulmesaĝoj okaze de la elektiĝo de Alberto Fernández kiel prezidento de Argentino.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-28 10:24:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Varias, 28 okt (RHK) La prezidento de Kubo, Venezuelo, Meksiko, Bolivio kaj El Salvadoro estis inter la unuaj kiuj gratulis Alberto Fernández okaze de lia venko en la elektoj okazintaj ĉi-dimanĉe en Argentino.

La prezidento Díaz-Canel sendis mesaĝon pere de Twitter esprimante, ke “la granda patrolando festas”.

Siaflanke, Nicolás Maduro gratulis la paron Alberto kaj Cristina pro “ilia solida kaj nekontestebla venko en la unua rondo de prezidentaj elektoj”.

La “amasa ĉeesto en la elektado… sendas klaran mesaĝon de la argentina popolo kontraŭ la altrudo de krimaj novliberismaj politikoj ekonomiaj de la internacia mondfonduso (FMI) altruditaj senkompate de la aŭtoritatuloj dum la lastaj jaroj”, emfazis Maduro.

Aliflanke, la meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador (AMLO) esprimis sian “ĝojon pro la efektiviĝo de ekzemplodona kaj paca elekta tago, kiu esprimis la demokratian maturiĝon de la popolo argentina”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up