Evo Morales kunvokis la popolon labori sinofere kaj unuece

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-06 08:01:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Evo Morales, prezidento de Bolivio

La Paz, 6 nov (RHK) La bolivia prezidento, Evo Morales, kunvokis la popolon plu resti unuece kaj labori kun sindevigo kaj sinofero, okaze de  amasa popola renkontiĝo defende de la demokratio en la Placo Maĵora de San Francisco, en La Paz.

Li memorigis ke “kiam la dekstruloj ne povis gajni la elektojn, ili inventis fraŭdon. Nun ni rimarkas ke ne estis fraŭdo, sed puĉo iliaflanke, kaj pro tio ni daŭre defendas la popolajn konkerojn”, li asertis.

Li ankaŭ memorigis ke dum la lastaj jaroj Bolivio estis la lando kun pli granda ekonomia kresko en Sudameriko. Pro tio, defendi tiun ĉi ŝanĝ-procezon estas defendi la sociajn kaj ekonomiajn politikojn, li aldonis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up