Denuncoj en Kolombio pri persekuto kontraŭ politikaj kaj sociaj grupoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-19 17:29:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, 19 dec (RKH) Viktimoj de la armita konflikto en Kolombio prezentis raporton, kiu enhavas elementojn pri la persekutoj farataj kontraŭ sociaj kaj politikaj grupoj.

La nacia movado de viktimoj de ŝtataj krimoj (Movice), precizigis ke la materialo prezentita  antaŭ la sistemo integrala pri vero, justico, riparado kaj ne ripetiĝo, centriĝas en la rolo de la milita inteligencio en la ŝtataj krimoj kaj la konstruado de internaj malamikoj.

La raporto, enkadrita en la nomata Kampanjo por la vero, pritraktas la doktrinon de la interna malamiko kiel esenca akso por plenumo de tiu politiko de persekutado kaj eliminado, starigita kontraŭ la sektoroj de opozicio je tutlanda  nivelo.

Laŭ la movado Movice, la krimaj kondutoj traktitaj en la materialo “evidentigas la persekutadon pere de selektitaj murdoj, perfortaj malaperigoj kaj torturoj. Krimoj taksataj kiel kontraŭhomaraj.

La kampanjo por la vero estas impulsata de organizaĵoj por homaj rajtoj kun la celo videbligi ŝtatkrimojn kaj plu atenti la prezenton de militistoj antaŭ la speciala jurisdikcio por la paco.

La kampanjo intensiĝis dum la lastaj semajnoj, ĉefe pro la polemiko kreita post kiam oni forviŝis en la kolombia ĉefurbo, murafiŝon, kiu denuncis eksterjurajn ekzekutadojn, per kiuj civiluloj estis prezentitaj kiel mortintoj dum batalo.

Laŭ oficialaj datumoj, la lastaj jardekoj de milito kaj perforto en tiu lando, provokis pli ol 8 milionojn da viktimoj, inter forpuŝitoj, murditoj, perfortaj malaperoj, torturoj kaj sekvestroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up