Usono petas siajn civitanojn forlasi Irakon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-03 08:06:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bagdado, 3 jan (RHK) La usona ambasadejo en tiu ĉi urbo instigis siajn civitanojn forlasi Irakon tuj. Tiu ĉi anonco okazis kelkajn horojn post atako per misiloj de Vaŝingtono al la iraka ĉefurbo, kiu mortigis la maĵoron generalon iranan Qassem Soleimani.

La peto ankaŭ sciigas ke “ĉiuj konsulejaj operacioj publikaj estas nuligitaj pro la atakoj de milicoj subtenataj de Irano en la komplekso de la usona ambasadejo.”

La Pentagono asertis ke la atako estis farita “sub gvido” de la prezidento Donald Trump.

Siaflanke, la demokrata prekandidato Joseph Biden kritikas la prezidenton Trump pro tio ke li ordonis la murdon de la irana generalo Soleimani, kiun la defenda departemento akuzis pro “aktive evoluigi  planojn por ataki diplomatojn kaj membrojn de la sona servo en Irako kaj en la tuta regiono”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up