Maduro petas malfermi esploron kontraŭ Guaidó

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-24 10:47:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, jan 24 (RHK) La venezuela prezidento Nicolás Maduro, petis al la justico de sia lando malfermi esploran dosieron kontraŭ la opozicianto Juan Guaidó pro lia instigo al interveno milita  de potenco fremda en Venezuelo.

Maduro esprimis sian aspiron ke la venezuela justico daŭre atentas ĉiujn alvokojn faritajn de Guaidó por interveno milita kaj punoj kontraŭ Venezuelo, kaj ke oni alprenu decidojn pri tio.

Maduro faris tiujn deklarojn en sia parolado okaze de la mobilizado farita ĉi-ĵaŭde en la ĉefurbo, memore al la 61-a datreveno de la popola ribeliĝo de la 23-a de januaro 1958, kiu faligis la diktaroron Marco Pérez.

En sia parolado Maduro memorigis ke antaŭ unu jaro li alfrontis fiaskan puĉon, kiam Guaidó  memproklamis sin prezidento kredante ke estus facila afero. Ili ne kalkulis je la popolo nek je la unuiĝo civil-milita.

Li ne sukcesis faligi la prezidanton Maduro, kaj nun ankaŭ suferas profundajn skismojn ene de siaj sekvantoj, kio malfortigis lian gvidon.

Nuntempe li turniras tra kelkaj landoj serĉante subtenon por faligi la legitiman registaron de Maduro. Li perfortis la malpermesojn eliri el la lando kaj eniris Kolombion por viziti la usonan estron de diplomatio, Mike Pompeo. De tie vojaĝis al Eŭropo por renkontiĝi  kun gvidantoj  en Britio kaj reprezentantoj eŭropaj en Bruselo. Kaj alvenis al Davos en Svislando, kie okazas la ekonomia monda forumo (FEM)

Karakaso denuncis plurfoje ke Vaŝingtono serĉas meti en la Palacon de Miraflores marioneton taŭgan al siaj interesoj, kaj por tio, altrudas severajn punojn al gravaj sektoroj kiel nutraĵoj kaj medikamentoj, kiuj rekte damaĝas la venezuelan popolon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up