Venezuelo festas la tagon de nacia digno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-04 07:41:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Komandanto Hugo Chávez

Karakaso, feb 4 (RHK) La popolo de Venezuelo realigos publikan marŝon por festi la tagon de nacia digno je 28 jaroj de la ribeliĝo civila-milita gvidita de la komandanto Hugo Chávez.

La marŝo ekstartos el la placo O´learly  ĝis la kazerno de la Monto en tiu ĉi urbo kun la celo memorigi unun el la okazaĵoj, kiuj solidigis la liberecon de la venezuela popolo.

La vicprezidanto de la socialista partio unuiĝinta de Venezuelo (PSUV), Darío Vivas, esprimis ke ili koncentriĝos por marŝi kaj omaĝi la komandanton Chávez.

Fronte al sieĝoj kaj agresoj Venezuelo festos tiun ĉi daton, kiu estas konsiderata kiel la ribeliĝo de la popola voĉo kontraŭ novliberalaj politikoj de la tiama prezidento Carlos Andrés Pérez.

Laŭ esprimis Vivas, la mobilizo ĉi-marda konsistigas agnoskon al ĉiuj samlandanoj,  kiuj partoprenis la solidiĝon de la bolivara Revolucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up