Pelosi taksas la diskurson de Trump falsaĵoplena

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-05 07:47:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, feb 5 (RHK) La gvidantino de la demokratoj en la kongreso de Usono, Nancy Pelosi, rompis sian kopion de la diskurso de la prezidento Donald Trump pri la stato de la Unuiĝo. 

Kiam Trump finis sian atendatan paroladon pri la stato de la Unuiĝo antaŭ la usona kongreso ĉi-marde vespere, tuj la demokrata Pelosi volis montri publike sian kompletan rifuzon al la mesaĝo de la prezidento, plej klare, rompante la kopion de la teksto ĵus eldirita de la ŝtatestro, raportis HispanTv.

La streĉiteco inter ambaŭ evidentiĝis ekde la komenco de la ceremonio, tiel ke Trump rompis la tradicion kiam ne salutis Pelosi, kiu restis kun la mano etendita.

Dum lia parolado, la gvidantino demokrata skuis la kapon, faris miensignojn kaj ironie ridetis. Ŝi oficiale diskonigis sian respondon al la diskurso de la prezidento, taksante ĝin kiel “manifesto de falsaĵoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up