Maduro dekretis energetikan urĝon de la petrolindustrio por ĝin protekti.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-20 10:21:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, feb 20 (RHK) La venezuela prezidento Nicolás Maduro dekretis energetikan urĝon de la petrolindustrio  kun la celo adopti urĝajn regulojn por garantii  la sekurecon energetikan kaj protekti la industrion de la usona  agreso.

Same, li esprimis ke Venezuelo devas esti monda petrolpotenco kaj  dekretis la kreadon de prezidenta komisiono nomata Ali Rodríguez Araque, kaj nomumis la vicprezidenton ekonomian Tareck El Aisami, kiel gvidanton de tiu komisiono  kun plenpova  karaktero por la defendo, restrukturigo kaj reorganizo de la nacia petrolindustrio, raportis HispanTV.

Tiuj ĉi decidoj estiĝas meze de la punreguloj unuflankaj altruditaj de la ŝtata departemento de Usono kontraŭ la rusa petrolkompanio Rosneft Trading S.A. per kiuj la  registaro de Donald Trump agresas denove la venezuelan petrolentreprenon.

La usonaj punoj kontraŭ Venezuelo provokadis perdojn kalkulitajn je pli ol 116 mil milionoj da dolaroj. Same, la petrolproduktado retroiris je 19,1% en la unuaj trimestro de 2019.

Fronte al tiu ĉi situacio, Rusio certigis ke la “mallegitimaj punreguloj” de Usono neniel damaĝos la reciprokajn ligojn, male, “ili evoluas kaj plu evoluos”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up