Atentigas Lula pri puĉa plano de Bolsonaro kontraŭ la Kongreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-26 08:03:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Lula da Silva, eksprezidento de Brazilo

Braziljo, feb 26 (RHK) La eksprezidento Luis Inácio Lula da Silva petis al la kongreso kaj la socio brazila ĝenerale, ke ili defendu hodiaŭ la demokration fronte al la puĉa alvoko de la ultradekstrula ŝtatetro Jair Bolsonaro kaj la emerita generalo Augusto Heleno.

Per uzo de la multplatfono de WhatsApp, Bolsonaro sendis mesaĝon al personoj,  kiujn li fidas, vokante al agado kontraŭ la Kongreso por aliĝi al la propono de Heleno, lia konsilanto kaj ministro de institucia sekureco, malkaŝis hieraŭ la gazetoj Folha de Sao Paulo kaj Ŝtato de Sao Paulo, raportis la informagentejo Prensa Latina.

En la ĉirkaŭa cirklo de la ekskapitano de la armeo cirkuladis videomaterialo, kiu alvokas al mobiliziĝo kontraŭ la Kongreso  la venontan 15-an de marto.

Pro tio Lula ankaŭ uzas la sociajn retojn por atentigi ke “Bolsonaro kaj la emerita generalo provokas manifestaciojn kontraŭ la demokratio, la konstitucio kaj la institucioj, alia aŭtoritatema gesto de tiuj, kiuj atakas la liberecon kaj la rajtojn ĉiutagajn”.

Lula emfazis ke “Brazilo bezonas krei laborlokojn, elirigi la popolon de la malriĉeco. Bolsonaro neniam kombinis kun la demokratio. Li estas falsa patrioto, kiu transdonas nian suverenecon al Usono.”

La ekskandidato prezidenta Fernando Haddad, de la laborista partio, esprimis ke se veras tio pri la videomaterialo “Bolsonaro agis krime rilate respondecon, kiu estas preskribita en la Konstitucio, kiun li promesis respekti, sed certe neniam legis”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up