Nicolás Maduro rifuzas hontindan dekreton usonan kontraŭ Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-06 08:06:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, mar 6 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, rifuzis la “hontindan dekreton” emisiitan de la tiama prezidento Barack Obama, per kiu tiu lando sudamerika estis deklarita kiel ne normala kaj eksterordinara minaco por la nacia sekureco de Usono.

Maduro elstarigis ke la usona registaro elektis la 5-an de marto, tago kiam Venezuelo memoras la forpason de Hugo Chávez, por renovigi tiun ekzekutivan ordon. “Bonvenon, do, renovigu la dekreton”, li esprimis.

“Ni renovigas ĉiutage la pretecon kaj moralon de batalo kiel bolivaraj kaj ĉavistoj de la 21-a jarcento”, esprimis Maduro dum la ceremonio por memorigi la forpason de Chávez de antaŭ 7 jaroj.

La ministro pri eksteraj rilatoj Jorge Arreaza ankaŭ rifuzis la renovigon  de la ekzekutiva ordo, kiu estas nur “pravigo por ĉiuj agresoj kaj krimoj kontraŭ la homaro”, kiel la unuflankaj agresoj kaj punreguloj aplikataj de Vaŝingtono ekde 2015.

La ministro taksis kiel “hondinta, malhonora kaj senracia” la akuzon ke Venezuelo povas esti “minaco nenormala kaj eksterordinara” por la nacia sekureco de Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up