Spertuloj ĉinaj subtenos Italion por bremsi la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-11 08:16:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 11(RHK) Teamo de 7 spertuloj de Ĉinio vojaĝis al Italio por subteni la planon  alfronti kaj bremsi la novan kronviruson Covid-19, kiu devigis la eŭropan landon adopti drastajn regulojn pro ĝia rapida etendiĝo.

La misio estas gvidata de la vicprezidanto de la nacia Ruĝa Kruco, kaj estas kompletigita de membroj de la centro pri prevento kaj kontrolo de infektaj malsanoj, kuracistoj kaj tradukisto. Ĝin oni sendis laŭ peto de la italaj aŭtoritatuloj.

Pekino sendis 26.4 tunojn da vizaĝaj maskoj, protektaj vestoj, gantoj kaj aliaj necesaj materialoj por atenti pacientojn infektitajn de la viruso.

La ĉina registaro sendis specialistojn ankaŭ al Irano, kiu estas alia ŝtato inter la plej damaĝitaj pro la kronviruso Covid-19.

Tiamaniere ĝi plenumas la volon subteni la internacian komunumon kontraŭbatali tiun spiran damaĝon estiĝintan en la urbo ĉina de Wuhan pasintdecembre.

Dum Covid-19 etendiĝas tra la planedo, dum la lastaj du semajnoj la azia giganto evidentigas kreskantan signon de ties retroiro danke al severa mekanismo aplikita fine de la pasinta januaro, kiu inkluzivis urbojn en izoligo, limigon de person-translokiĝoj, publika kaj ŝarĝa transporto, plu la fermo de publikaj lokoj.

Nun la fokuso estas fortigi la kontrolon ĉe landlimoj por bremsi importitajn kazojn, tiel ke Ĉinio kalkulis 79 el tiuj, per homoj revenintaj al Ĉinio de Italio, Hispanio, Irano, Britio kaj Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up