Dua tago sen novaj lokaj malsanuloj de Covid-19 en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-20 09:36:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 20 (RHK) Ĉinio notis sian duan tagon sinsekvan sen novaj lokajmalsanuloj de Covid-19, sed kreskis la kazoj inter alvenintoj de eksterlando ĝis la nombro de 228, kio kondukis al interrompo de internaciaj flugoj.

La nacia komisiono pri sano detaligis ke nur forpasis unu persono en Liaoning kaj alia en Hubei, la epicentro de la spirmalsano, kiu komenciĝis pasintdecembre.

La kresko de tiuj malsanuloj prezentas novan defion por la plano de prevento kaj kontrolo epidemiologia aplikita de antaŭ du monatoj en Ĉinio kun pozitivaj rezultoj.

Fronte al tiu scenejo, Guangdong suspendis la internaciajn flugojn  kun destino al la flughaveno de Chaoshan, la kompanio de Hong Kong Express nuligos ĉiujn itinerojn ekde la venonta lundo, kaj China Eastern Airlines same faris  ĝis Shanghái.

Pekino komencis devojigi kelkajn itinerojn elirintaj el Rusio, Francio, Japanio kaj Kanado al la najbara urbo de Tianjin, Hohhot (interna Mongolio) kaj Taiyuan (provinco de Shanxi).

Laŭ la aŭtoritatuloj  de la sektoro, la pasaĝeroj devos esti submetitaj je kontrolo sana en ĉiu terminalo, kaj tiuj, kiuj ne prezentas simptomojn de Covid-19 povus reiri al la ĉina ĉefurbo.

Oni ankaŭ planas devojigi pliajn internaciajn flugojn en la venontaj tagoj ekster Beijing, kiu preparis 149 centrojn por koncentri en kvarenteno tiujn, kiuj alvenas el eksterlando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up