Maduro petas subtenon internacian fronte al usona eskalado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-31 10:10:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, mar 31 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, petis subtenon al mondaj gvidantoj fronte al la “nekutima kaj arbitra persekuto” komencita de Usono kontraŭ la sudamerika lando.

La ministro pri eksteraj rilatoj, Jorge Arreaza, publikigis leteron senditan de la prezidento Maduro al la internaciaj gvidantoj. En la letero, Maduro petas subtenon de la internacia komunumo kaŭze de la punaj reguloj kaj atakoj de Usono, kiujn li taksas abomenindaj kaj ekstravagancaj, en momentoj kiam Venezuelo alfrontas la aperon de la nova kronviruso.

En la letero, la ŝtatestro kritikas la neglekton de la Blanka Domo ne ĉesigi la punojn, kaj ankaŭ pritraktas la ĵusan decidon de Vaŝingtono oferi 15 milionojn da dolaroj pro la kaptiĝo de Maduro, post la akuzo farita de Usono kontraŭ li kaj aliaj venezuelaj gvidantoj pri narkot-terorismo.

La teksto ankaŭ avertas pri la klopodoj de Usono kaj ties aliancitoj dekstrulaj en Venezuelo cele malstabiligi la sudamerikan landon. Ĉi-kuntekste, li aludis al la kazo de Alcalá Cordones, venezuela ekskunlaboranto milita, kiu nun estas en Kolombio.

Cordones agnoskis pasintĵaŭde sian kunlaboron kun la puĉisto Juan Guaidó kaj usonaj asesorantoj por atenci kontraŭ la vivo de Nicolás Maduro kaj aliaj altrangaj funkciuloj.

Maduro asertas ke neniu imperiisma agreso, malgraŭ ĝia feroceco, deflankigos Venezuelon de la suverena kaj sendependa vojo forĝita de antaŭ du jarcentoj.

(HispanTV)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up