Wuhan ĝuas denove sian unuan normalan tagon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-08 10:48:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, apr 8 (RHK) La ĉina urbo Wuhano, epicentro de la pandemio de Covid-19, vivas la unuan tagon de malfermiĝo.

Tiu ĉi urbo de 11 milionoj da personoj estis fermita la 23-an de januaro, iom post kiam la patogeno SARS-CoV-2 estis identigita kiel nova viruso. En malmultaj tagoj la stratoj de Wuhano malpleniĝis, raportas Russia Today.

Kiel rezulto de tiu ĉi decido, la ekapero de Covid-19 en la kontinenta Ĉinio estis preskaŭ entute lokalizita en la urbo, kie oni organizis kelkajn hospitalojn, kie laboris miloj da kuracistoj el la tuta lando.

Komence de marto, la epidemia situacio stabiliĝis, oni fermis la lastan portempan hospitalon, kaj sekvatage, la ĉina prezidento Xi Jinping vizitis ĝin ankoraŭ en kvarenteno.

Fine de marto ekfunkciis la metroo kaj la aŭtobusoj. Ankaŭ rekomenciĝis la flugoj en la provinco de Hubei, kies ĉefurbo estas Wuhan. La decido remalfermi la ubon oni adoptis post kiam pasintmarde la sanitaraj aŭtoritatuloj ne eltrovis ajnan kazon de kronviruso.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up