Plimulto da usonanoj malkontentas pri la politiko de Trump fronte al la kronviruso.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-09 10:19:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, apr 9 (RHK) Laŭ nova enketo en tiu ĉi lando oni sciis ke 54% de la usonanoj estas malkontentaj pri la decidoj de la usona registaro por alfronti la disvastiĝon de Covid-19.

La enketo estis farita dum marto kaj publikigita ĉi-merkrede flanke de la Universitato de Monmouth. La opinio de tiu elcentaĵo estas ke la federacia  registaro ne sufiĉe laboris por batali kontraŭ la nova kronviruso; tiu ĉi nombro estas pli alta ol pasintmonate je 9 elcentaj poentoj.

La enketo rivelis ke nur 35% de la intervjuitoj kredas ke la decidoj de Trump estis taŭgaj. Tiu ĉi nombro ankaŭ reduktiĝis kompare al la pasinta monato je 12 elcentaj poentoj.

Patrick Murray, direktoro de la instituto de enketoj de la universitato de Monmouth en la stato de New Jersey, Usono, elstarigis ke “la plimulto de usonanoj ne konsentas kun la sinteno de Trump pri tio ke la federacia registaro estas apogilo por la ŝtatoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up