Venezuelo ricevas novan medicinan kargon el Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-13 09:35:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Delcy Rodríguez, ekzekutiva vicprezidantino de Venezuelo

Karakaso, apr 13 (RHK) Ĉinio sendis al Venezuelo gravan kargon de rimedoj kiel kirurgiaj materialoj por protekto de la sanprofesiuloj, protektaj maskoj, gantoj, vestoj kaj okulvitroj protektaj, por tiuj laborantaj rekte en la atento al la pacientoj kontaĝitaj de Covid-19, laŭ informis Delcy Rodríguez, ekzekutiva vicprezidantino pere de sia socia reto en Twitter elde la internacia flughaveno de Maiquetía, en la ŝtato Vargas.

Ŝi klarigis ke “alvenas pli ol  30 tunoj da materialoj kadre de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Venezuelo kaj  tiu ĉi aerponto de humanitara asistado”.

Inter la ricevitaj materialoj estas 15 mil testiloj PCR por fortigi la procezon de ampleksigita kaj personigita enketado.

La funkciulino asertis ke la ĉinaj kunlaborantoj povis mem atesti pri la ekzemplodona agado de la venezuela registaro de la prezidento Nicolás Maduro kaj pri la sinofero de la popolo, kiu tre discipline plenumas la kvarentenon.

Tiu ĉi estas la dua kargo de medicina kunlaboro sendata de Ĉinio al Venezuelo. La unua alvenis la 28-an de marto kun 55 tunoj da teknika kontribuo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up