Guterres rifuzis la decidon de Trump ĉesigi financadon al la OMS

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-15 09:56:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
António Guterres, ĝenerala sekretario de  UN

Nov-Jorko, apr 15 (RHK) La ĝenerala sekretario de la UN, António Guterres kritikis la decidon de la administracio de Donald Trump ĉesigi la fonduson de la monda organizo pri sano (OMS), esprimante ke “ne estas la momento” por tion fari, kiam la mondo batalas kontraŭ la pandemio de la kronviruso.

“Ne estas la momento redukti la rimedojn por la operacioj de la OMS aŭ de iu ajn humanitara organizo en la batalo kontraŭ la kronviruso”, asertis Guterres per komuniko diskonigita en la retejo de UN.

“Estas momento unuiĝi kaj por solidara laboro de la internacia komunumo cele al bremso de tiu ĉi viruso kaj ties detruaj sekvoj”, li aldonis.

Guterres faris tian deklaron post kiam Trump anoncis ke ĉesos transdoni fonduson al la organizaĵo.

La usona ŝtatestro petis esplori  la rolon de la OMS en la malbona mastrumado kaj kaŝado de la ekspansio de la kronviruso. Li akuzis la organizaĵon pri “eraroj”, kiuj provokis “multajn mortintojn”.

Guterres emfazis ke la subteno de la OMS kaj de miloj de ties laboristoj “en la unuaj frontlinioj” de la batalo kontraŭ la epidemio “estas absolute esenca por la klopodoj de la mondo cele  venki  tiun ĉi batalon kontraŭ Covid-19.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up