Ĉina provinco Hubei sin deklaras libera je kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-27 09:56:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, apr 27 (RHK) La ĉina provinco Hubei kaj ties administra centro, la urbo Wuhan, ne registris la 26-an de aprilo novajn kontaĝojn pro kronviruso nek novajn suspektemajn nek mortintajn personojn, informis la nacia komisiono pri sano de Ĉinio.

La reprezentanto de la komisiono, Mi Feng, anoncis ĉi-dimanĉe ke, “danke al la kunaj klopodoj de la kuracistoj de Wuhan kaj de la tuta lando, kiuj  helpis,  la 26-an de aprilo ne plu estis pacientoj infektitaj pro la kronviruso en la hospitaloj de Wuhan”.

De la komenco de la malsano, la provinco Hubei registris totalon de  68.128 kazoj konfirmitaj (50.333 el ili  en Wuhan) kaj  4.512 forpasojn, 3.869 el ili okazintaj en tiu ĉi urbo, la plej damaĝita pro la pandemio en la azia lando, raportis Russia Today.

Je tutlanda skalo, dum la lastaj 24 horoj oni konfirmis tri novajn kazojn, du el ili importitaj. Same, 80 pacientoj rekuperiĝis kaj neniu forpasis pro Covid-19.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up