Supera Tribunalo Federacia ordonis esploron kontraŭ Bolsonaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-28 10:38:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, apr 28 (RHK) La juĝisto de la supera federacia tribunalo de Brazilo (STF), Celso de Mello ordonis esplori la akuzojn de la eksministro de justico, Sergio Moro kontraŭ la prezidento Jair Bolsonaro, pri kiu li asertis klopodis “miksiĝi” en la esploroj policaj.

La konkludoj pri la esploro devos esti transdonitaj al la ĝenerala prokuroro, Augusto Aras por avanci en la juĝpeto politika kontraŭ la prezidento aŭ akuzo pro falsa atesto kontraŭ Moro.

Laŭ la juĝisto de Mello, “la krimoj supozate praktikataj de la prezidento de la respubliko” ŝajnas havi “intiman konekton kun la plenumo de la prezidenta mandato”.

Kaze ke la prokuroro Aras trovu elementoj por subteni la denuncon formalan kontraŭ Bolsonaro, tiam la deputita ĉambro devus rajti la STF efektivigi la esploron.

Kaj sekve, se la supera tribunalo konfirmas la suspektojn, estas rajto de la Kongreso malfermi proceson  de eksigo de la posteno de Bolsonaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up