Inteligencia agentejo usona kontraŭas la asertojn de Trump pri la nova kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-01 10:59:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, maj 1 (RHK) La direkcio de nacia inteligencio de Usono sciigis ke la nova kronviruso ne estis kreita en laboratorioj, kiel dirite de la prezidento Donald Trump.

La koncerna institucio aldonis ke “la kronviruso ne estis kreita de homo, nek genetike modifita”, malkaŝante la rezultojn de esploroj farataj pri la origino de la mortiga viruso, kiu kaŭzas la Covid-19.

Per komuniko diskonigita ĉi-ĵaŭde, la oficejo de inteligencio asertis ke ekzistas ampleksa sciencista konsento en tiu ĉi institucio usona pri la temo, ĉar la origino de la viruso estas natura, raportis la televida ĉeno HispanTv.

Iom post apero de la koncerna raporto, la usona prezidento ĉeestis gazetaran konferencon, kie li denove kulpigis Ĉinion pri la nova kronviruso, asertante ke li posedas pruvojn, kiuj konfirmas ke la patogeno originis en la ĉina urbo Wuhan.

Fronte al tiu eldiro, raportisto de Fox News demandis pri la raporto de la oficejo de inteligencio kontraŭstaranta lian version, kio surprizis kaj konfuzis la prezidenton, kiu decidis ŝanĝi la temon kaj komencis akuzi la mondan organizaĵon pri sano, pro ties “malbona” mastrumo de la pandemio.

Raporto aperigita en la loka gazeto The New York Times, iom klarigas tiun kontraŭdiron, malkaŝante premojn faritajn de la administracio de Trump sub la inteligenciaj servoj por ligi la Covid-19 al ĉinaj laboratorioj.

Fontoj, kiuj preferis resti anonimaj ene de la registaro, nomis  la ŝtatsekretarion Mike Pompeo, kiel la figuro preminta la agentejojn de inteligencio de Usono por fabriki pruvojn, kiuj montru ke la viruso estis kreita en la ĉina laboratorio en Wuhan.

Pluraj landoj, inkluzive de Rusio, neglektis tiajn falsaĵojn de Vaŝingtono kontraŭ Ĉinio. La  monda organizo pri sano (OMS) denuncis la asertojn de la usona registaro, klarigante ke ne ekzistas pruvo pri tio ke la viruso estus kreita en ĉina laboratorio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up