OMS asertas ke Usono kaj Brazilo ne serioze atentis la fruajn avertojn pri la nova kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-12 09:03:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, maj 12 (RHK) Demandite pri la aperoj de la nova kronviruso en Usono kaj Brazilo, la parolistino Margaret Harris, de la Monda Organizo pri Sano (OMS), asertis hodiaŭ ke la avertoj faritaj de la organizo en la komenco de la epidemio ne estis serioze atentitaj de ambaŭ landoj.

Usono estas la lando, kiu registras pli da kazojn de Covid-19 tutmonde kun pli ol 1,3 milionoj da infektitoj kaj pli ol 80 000 mortintoj. Brazilo estas unu el la landoj pli damaĝitaj de la pandemio en Latinameriko.

La parolistino ankaŭ diris  dum informa sesio virtuala, ke la kronvirusos estas “tre komplikaj virusoj” kaj malfacilas produkti vakcinojn kontraŭ ili, kvankam ekzistas promesplenaj traktadoj. “Ni havas kelkajn traktadojn, kiuj ŝajnas esti laŭ fruaj studoj limigante la severecon de la malsano”, esprimis la funkciulino rimarkante ke en la momento ne ekzistas “io ajn kapabla mortigi aŭ haltigi la viruson” entute.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up