Ĉinio povus puni politikistojn, funkciulojn kaj instituciojn de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-14 10:02:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, maj 14 (RHK) Ĉinio punos politikistojn, funkciulojn kaj instituciojn de Usono pro la plendoj prezentitaj kontraŭ si petante kompenson pro la damaĝoj derivitaj de la pandemio de Covid-19, laŭ certigis diversaj fontoj.

Almenaŭ ses plendoj tiaspecaj kuŝas ĉe la federalaj kortumoj post kiam en aprilo Missouri iĝis la unua ŝtato alpaŝinta tiudirekten.

Krome, kelkaj leĝofarantoj enkondukis leĝoprojektojn celantajn faciligi tiujn procezojn, kiuj malhavas realajn eblecojn atingi siajn celojn.

Yuan Zheng, esploristo de la nacia akademio de sociaj sciencoj, komentis al la gazeto Global Times pri la bezono apliki kontraŭregulojn en la rilatoj negocaj de tiuj individuoj aŭ ties familianoj kun la azia lando, ĉar sen ajna pravigo ili subfosas la reciprokajn rilatojn.

Laŭ la fakulo, la respondo de Beijing ne devas esti simbola kaj pledis por antaŭeniri per agoj, kiuj lasu fortan sekvon.

Li aldonis ke Ĉinio povus esti la unua lando, kiu trudu kontraŭregulojn al la ŝtatoj implikitaj en la temo, kiuj ampleksu la varo-interŝanĝojn.

Laŭ oficialaj datumoj, la orienta lando en 2019 estis la tria destino de la eksportaĵoj de varoj (grenoj, viando kaj medikamentoj) kaj servoj de Missouri, kun volumenoj taksataj je pli ol 1800 milionoj da dolaroj.

Nur en 2017 la investoj de la ĉinaj entreprenoj tie superis la kvanton de 1 miionoj da dolaroj kaj kontribuis al kreado de 4 500 laborlokoj.

Krome, firmaoj de Missouri kiel Emerson Electric, kiu okupiĝas pri desegno kaj provizo de teknologio aplikata al produktoj kaj servoj de inĝenierado industria, malfermis pasintjare sian plej grandan centron de esploroj kaj evoluigo en la orienta provinco de Jiangsu.

La origino kaj evoluo de la Covid-19 estas la nova fronto de malakordo inter Ĉinio kaj Usono per akuzoj, kiuj aldonas plian pezon al la kompleksaj rilatoj inter ambaŭ potencoj, kiuj ankaŭ havas konfrontadon en la ekonomio, komerco kaj en la milita flanko, interalie.

Beijing rifuzas la akuzojn de Vaŝingtono kaj konfirmas ĉiam ke  ĉiumomente  agis kaj dividis informojn tute malferme, travideble kaj oportune pri la apero kaj propagado de la kronviruso Sars-Cov-2, kaŭzanto de la mortiga pneŭmonio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up