Usono minacas Repsol kaj aliajn kompaniojn se ili ne ĉesas operacii en Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-19 09:38:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, maj 19 (RHK) Usono avertas per minacoj detruaj la petrolkompanion Repsol kaj aliajn, kiuj provizas petrolon al Venezuelo kaj vendas ĝin en la internacia merkato.

“Ne estis esceptoj por Chevron, la dua plej granda petrolkompanio de Usono, kiu devis forlasi sian operacion en Venezuelo, nek por alia kompanio en la mondo”, esprimis  la direktoro por Ameriko de la nacia sekureca konsilantaro de Usono, Mauricio Claver-Carona, en deklaroj al la internacia televido NTN24.

La usona funkciulo indikis ke aliaj internaciaj entreprenoj, kiuj laboras en Venezuelo kaj vendas petrolon de tiu lando estas la itala ENI kaj la hinda Reliance, kaj esprimis ke la registaro de Donald Trump informas tiujn kaj aliajn kompaniojn, ke ili devas foriri.

Ni montris al tiuj tri entreprenoj, kio okazis kun Rosneft Trading. Evidente tiuj punoj por tiuj tri entreprenoj estos ruinigaj, kaj tio ne estas kion ni dezirus por ili, emfazis la usona funkciulo.

Ĉio ĉi okazis rilate al la decido de la usona departemento de trezoro bloki pasintfebruare ĉiujn propraĵojn kaj interesojn de Rosneft, filio de la rusa petrolkompanio kun sidejo en Svislando, kaj de ties prezidanto Didier Casimiro en Usono, ĉar ĝi laboris en Venezuelo.

Citante tiajn avertojn, Claver-Carona volas doni pruvon pri tio ke la minacoj de Usono estas seriozaj, kaj ke ili sukcesis pri la ĉesigo de la operacioj de tiu kompanio en Venezuelo, spite al tio ke temas pri unu el la plej grandaj petrolkompanioj de la mondo.

Tiamaniere, li avertis al Repsol, kune kun aliaj internaciaj kompanioj, ke ili zorgu pri siaj agadoj en la sudamerika lando, ĉar ili povus ricevi punojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up