Firma rifuzo de Ĉinio al la deklaroj de Pompeo pri Taivano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-20 09:22:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, maj 20 (RHK) La ministerio pri eksteraj aferoj de Ĉinio esprimis per komuniko diskonigita hodiaŭ sian “fortan indignon” kaj komdamnon pri la deklaro de la ŝtata sekretario de Usono, Mike Pompeo, kiu antaŭe gratulis la reelektiĝon de la gvidanto de Taivano, Tsai Ing-wen, nomante ŝin “prezidantino”.

En la komuniko, Beijing memorigis ke Taivano estas “ nedisigebla parto de la ĉina teritorio”, kaj tial la paroloj de Pompeo nur stimulas la separatistajn tendencojn en la insulo kaj “serioze perfortas la principon de unu Ĉinio unuigita kaj la dispoziciojn de la tri deklaroj kunaj ĉino-usonaj”, kiuj starigas “klare ke Usono rekonas ke la registarfo de la popola respubliko de Ĉinio estas la sola legitima registaro de Ĉinio”; krome tiel ili “enmiksiĝas en la internajn aferojn” de la azia giganto.

Ĉinio promesis alpreni kontraŭregulojn necesajn fronte al tiuj ĉi perfortoj, asertante ke Vaŝingtono devas preni sur sin la sekvojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up