Usono anoncas retiriĝon de la traktato de malfermaj ĉieloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-22 09:01:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, maj 22 (RHK) La ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio ricevis oficialan noton de la usona ambasadejo pri la procezo por eliro de Usono de la traktato de malfermaj ĉieloj, laŭ deklaris la vicministro rusa Serguéi Riabkov.

Krome, la ministerio asertis ke Rusio konfirmas sian devon kun la traktato kaj promesas ĝin konservi.

La usona prezidento, Donald Trump anoncis antaŭe ke Vaŝingtono retiriĝos de la traktato kaj ne plu plenumos ĝin ĝis Rusio “plenumi siajn devojn.”

La retiriĝo de Vaŝingtono kompletiĝos ene de ses monatoj, kvankam Trump esprimis ke tio povus ne okazi se Moskvo ekplenumas ĝin. Dume, Rusio firme rifuzis la akuzojn de Usono.

La traktato de malfermaj ĉieloj subskribita en 1992 en Helsinko, ebligas al militaj observantoj efektivigi flugojn senarmitajn por aera gvatado kun la celo havi bildojn de trupmoviĝoj kaj ŝipoj en vasta teritorio el la kanada urbo Vankuvero ĝis la haveno de Vladivostoko, en la fora oriento rusa.

Tiu dokumento valida ekde 2002, havas hodiaŭ 34 subskribintojn, inkluzive de Rusio, kiu ratifis ĝin en majo de 2001, laŭ raportis la gazeto Sputnik.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up