Venezuelo kaj UN interkonsentas dediĉi parton de retenita oro akiri nutraĵojn kaj medikamentojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-28 10:01:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Calixto Ortega, prezidento de la Centra  Banko de Venezuelo

Karakaso, maj 28 (RHK) La prezidanto de la centra banko de Venezuelo (BCV), Calixto Ortega, anoncis ĉi-ĵaŭde la interkonsenton kun UN destini parton de la oro retenita en la banko de Anglio, taksata je 1 000 milionoj da dolaroj por aĉeti medikamentojn, nutraĵojn kaj medicinajn ekipaĵojn por alfronti la pandemion de la kronviruso.

Ortega deklaris al la informagentejo Reuters, ke “ni interkonsentis kun la programo de UN (PNUD) por ke ili rekte ricevu la monon de la fonduso. Ne estas mia parolo, mi ne diras ke mi aĉetos nutraĵojn, medikamentojn kaj medicinajn ekipaĵojn. Estas UN, kiu tion diras kaj ili ne aliĝos al io malklara, ne neŭtrala, sendependa”.

Tamen, la aŭtoritatulo de Venezuelo klarigis ke oni devas atendi la decidon de la kortumo de Londono, kie la venezuela registaro metis plendon kontraŭ la banko de Anglio pro “ŝtelado de 31 tunoj da oro” sub ilia gardo. La unua aŭdienco por analizi tiun ĉi situacion estas antaŭvidita por tiu ĉi ĵaŭdo.

Ekde oktobro de 2018 Venezuelo klopodas repreni siajn orstangojn de la banko de Anglio. Tiam, la sudamerika lando gardis 14 tunojn da oro en tiu brita institucio kaj nun la rezervoj kreskis je 31 tunoj, kio egalas al 1 200 milionoj da dolaroj.

Tamen, Britio ne rekonas la mandaton de Nicolás Maduro, sed la deputiton opozician Juan Guaidó, kiu en januaro 2019 memproklamis sin “prezidento komisiita”. Pro tio, ili neglektas transdoni la rimedojn al la venezuela ŝtato.

Guaidó mem petis en 2019 al la tiama ĉefministro de Britio Theresa May, reteni tiujn or-rezervojn, ĉar, laŭ li, resendi ĝin al Venezuelo estus “mallegitima transakcio”.

Dume, la vicprezidantino de Venezuelo, Delcy Rodríguez, akuzis ĉi-semaje al Guaidó kiel “deliktulo de blanka kolumo”, ĉar li klopodas alproprigi al si tiujn rimedojn. “Oni decidis komploti por restigi al si la oron de Venezuelo, publika heredaĵo de la nacio”, ŝi emfazis.

Ŝi anoncis ke Nicolás Maduro petis prezenti la Bankon de Anglio al la internacia kortumo (CPI) ĉar ili efektivigas “deliktojn de ekstermado” kaj “homara krimo”, preskribitaj en la statuto de Romo, laŭ raportas RT.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up