Maduro akuzas Duque persone kontroli la militan strategion kontraŭ Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-04 10:03:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, jun 4 (RHK) La venezuela prezidento Nicolás Maduro, asertis ke lia kolombia homologo, Iván Duque “persone” inspektas la kampadejojn kie oni preparas novajn operaciojn kontraŭ sia lando.

Maduro asertis ke li “havas informojn konfirmitajn ke pere de militaj estroj en Medellín en Antioquia li faras tiun kontrolon”. En la nordo de Santander rekuniĝis dungosoldatoj kun pormilitistoj, kiuj preparas novajn operaciojn kontraŭ Venezuelo.

La venezuela prezidento asertis ke la registaro de Duque plu havas kiel opcion la maran operacion, spite al tio ke fiaskis tiu  farita la pasintan 3-an de majo, kiam la venezuelaj trupoj kaptis ilin.

Maduro konfirmis ke la  aŭtoritatuloj en Karakasoj denuncis la planojn preparatajn ekde Kolombio, sed “Iván Duque ŝajnigis al si freneza”. Li ankaŭ aldonis ke ekde la Blanka Domo oni informis al la ŝtatestro kolombia ke “estis la momento fortigi la preparojn kaj ataki Venezuelon.”

Pro tio, la bolivara ŝtatestro petis al la militaj fortoj kaj al la popolo venezuela resti atentaj kaj “prepari la reagan kapablon” de la lando fronte al kiu ajn ekstera ago.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up