Usono denove ekpuŝos por bloki alvenon de petrolo irana al Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-10 09:32:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jun 10 (RHK) Usono preparas novajn punojn kontraŭ 50 cistern-ŝipoj kiel parto de siaj klopodoj por bloki la la sendadon de brulaĵo irana al Venezuelo.

La usona ŝtatdepartemento de trezoro estas la institucio, kiu trudos la embargojn laŭ informis la usona portalo Bloomberg, citante fonton familiriĝintan kun la temo, laŭ raportis HispanTv.

La punoj, diris la fonto kiu anonime parolis, havas la supozatan intencon eviti militan konfrontiĝon kun Irano kaj Venezuelo.

Bloomberg informis, krome, ke la administracio usona prezidita de Donald Trump same analizas la eblan punon kontraŭ entrepreno gvidita de la kolombia entreprenisto Alex Saab Moran, kiu havas rilatojn kun la registaro de la prezidento Nicolás Maduro.

En tiu ĉi sama linio, la oficejo de kontrolo de eksterlandaj aktivoj (OFAC, angle) de la usona trezono, metis en sian punliston pli ol 100 ŝipojn petrolajn, de kargo kaj de pasaĝeroj ligitaj al la ŝipoj de Irano.

Jen Irano jen Venezuelo defendas sian rajton komerci libere kaj promesis daŭrigi tiun ĉi kunlaboron spite al la punoj de Usono.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up