La supera kortumo brazila rifuzas minacojn de fanatikuloj de Bolsonaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-15 09:59:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, jun 15 (RHK) La supera kortumo federala (STF) de Brazilo rifuzis la minacojn impulsatajn kaj plenumatajn  de la adeptoj al la prezidento ultradekstrema Jair Bolsonaro en konstantaj  manifestacioj  kaj kontraŭdemokratiaj aktivecoj.

Dias atentigis ke “malleĝe financitaj, tiuj sintenoj estis ripetataj kaj instigataj de minoritato kaj membroj de la Ŝtato mem, spite al la klopodo de dialogo, kiun la supera kortumo intencis starigi kun ĉiuj povoj, institucioj kaj civila socio por la progreso de la brazila nacio.

La supera kortumo “neniam submetiĝos, kiel neniam faris, al ajna speco da minaco, kaŝita, malrekta aŭ rekta, kaj daŭre plenumos sian mision”, emfazas la komuniko.

Same, adeptoj de la eksmilitisto prezidento okazigis mitingon fronte al la ĉefurba ĝenerala kazerno de la armeo, kie ili portis afiŝojn per frazoj kiel “milita interveno kun Bolsonaro en la povo” kaj “SOS armitaj fortoj”.

La ĝenerala prokuroro Augusto Aras petis esploron pri enmiksiĝoj perfortaj en hospitaloj de la lando, stimulitaj de Bolsonaro, kio damaĝas la profesiulojn de la sanitara sektoro, kiuj batalas kontraŭ la Covid-19.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up