Avertas Pekino pri reagoj responde al usona decido rilate Hongkongon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-30 10:27:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, jun 30 (RHK) La parolisto de la ministerio pri eksteraj aferoj de Ĉinio, Zhao Lijian, deklaris ke la lando adoptos decidojn reprezalie kiel reago al la decido de Usono komenci nuligi la specialan staton, kiu ĝis nun donis al Hongkongo la usona leĝo.

Li ne klarigis pri kiaj decidoj, laŭ raportis Reuters, dum siaflanke, la ŝtata sekretario de Usono Mike Pompeo anoncis ke ekde la 29-a de junio Usono ĉesos ekporti ekipaĵojn de defendo kaj teknologioj tiklaj al Hongkongo. Pompeo esprimis ke “se Pekino nun traktas Hongkongon kiel unu landon, unu sistemon, tiel ni devas trakti ĝin”.

Hodiaŭ la nacia asembleo popola de Ĉinio aprobis leĝoprojekton de nacia sekureco en Hongkongo, konfirmis la ekskluziva reprezentanto de tiu ĉina administra regiono speciala antaŭ  la konstanta komitato de la kongreso popola, Tam Yiu-Chung. Oni esperas ke la detaloj de la leĝo estu publikigataj hodiaŭ pli poste.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up