Irana gvidanto ratifas sian subtenon al Palestino fronte al Izraelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-06 09:57:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La ajatolo Seyed Ali Jamenei de Irano

Teherano, jul 6 (RHK) La gvidanto de la Islama Revolucio de Irano, la ajatolo Seyed Ali Jamenei, emfazis ke la persa lando daŭrigos siajn klopodojn humanitarajn por defendi la palestinanojn kontraŭ Izraelo.

Per letero adresita al la estro de la politika direkcio de la movado de islama rezistemo de Palestino (HAMAS), Ismail Haniya, publikigita ĉi-lunde, la ajatolo Jamenei laŭdis la batalon kaj rezistemon de la palestina popolo fronte al la konspiroj de Usono kaj la izraela reĝimo.

La malamiko suferis neripareblajn malvenkojn, kaj tial celas ekspansion kaj perforton de la rajto necedebla de la palestina popolo, unue per ekonomikaj premoj kaj sieĝo de la Franĝo Gaza, kaj poste, per trompaj negocaj kaj pacaj proponoj, li avertis. 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up