Asertas Trump ke la EU estiĝis por profiti el Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-15 09:31:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono,  jul 15 (RHK) La usona prezidento Donald Trump asertis ke li estas la unua usona ŝtatestro, kiu eksciis ke la Eŭropa Unio kreiĝis por “profiti” el Usono.

Trump esprimis ke “li tion scias kaj ili ankaŭ, sed aliaj prezidentoj ne havis ideon”.

Li emfazis ke Eŭropo “neniam traktis nin bone” kaj ke la Eŭropa Unio estis kreita por konkuri kun Usono.

La trans atlantikaj rilatoj inter la partneroj usonaj kaj eŭropaj iom post iom  malboniĝis tuj post kiam la respublikana ŝtatestro enposteniĝis, raportis HispanTV.

Eŭropo komencis “rompi ligojn” kun la administracio usona kaj rekuperi iom  da tiu suvereneco, kiun ili devus havi fronte al la imperio, kio implicas ke la submetiĝo al Usono estas finiĝanta.

De antaŭnelonge, laŭ kelkaj lokaj raportoj publikigitaj de la brita gazeto The Guardian, la malbona administrado de Trump fronte al la krizo de la pandemio de la nova kronviruso, kiun li iam taksis “trompo”, estas forte kritikata en Eŭropo.

La germana ŝtatestro Angela Merkel emfazis pasintmonate ke Usono perdas sian mondan influon kaj evidentigas ke ĝi faras ĉion eblan por perdi sian iaman gvidantecon.

Ŝi esprimis ke “ni kreskis kun iom da kompreno ke Usono volis esti monda potenco. Se Usono volas retiriĝi de tiu rolo per propra volo, ni devos cerbumi pri tio serioze”, esprimis Merkel dum intervjuo kun ses eŭropaj ĵurnaloj.

La diplomatiestro de la EU, Josep Borrel atentigis ke la mondo travivas “potenco-ŝanĝon de Okcidento al Oriento”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up