Ĉinio repondos firme pro la fermo de sia konsulejo en Houston, Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-22 10:10:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, jul 22 (RHK) La agentejo Bloomberg raportis ke Pekino respondos firme al Usono pro la fermo de sia konsulejo en la urbo Houston, Teksaso, kiu donis tempolimon de 72 horoj al la personaro  por forlasi la landon.

La parolisto de la ĉina ministerio de eksteraj rilatoj, Wang Wenbin, taksis la decidon de Usono kiel “eskalado senprecedenca” meze de la kreskanta streĉiĝo, kiu regas en la rilatoj inter ambaŭ landoj, akriĝinta en la lastaj monatoj pro la intesa milito komerca kaj teknologia, la konfrontiĝoj rilate la mastrumon de la pandemio kaj la nova leĝo de sekureco aprobita pri Hongkongo.

“Ĉinio firme komdamnas tiun ĉi movon, tiom skandalan kaj malpravan, kiu sabotos la rilatojn inter ambaŭ landoj”, asertis Wenbin. “Ni instigas Usonon nuligi tuj sian eraran decidon. Male, Ĉinio adoptos la legitimajn kaj necesajn respondojn”, aldonis la diplomato.

Li ankaŭ denuncis ke la diplomatiaj misioj ĉinaj kaj ties personaro estis de antaŭnelonge minacataj pri bombatakoj kaj morto.

La deklaroj de Wenbin estiĝas kelkajn horojn post kiam la ĉina ministerio pri eksteraj rilatoj raportis la decidon de la usona registaro fermi la konsulejon en Houston.

La usona ŝtatdepartemento pravigis sian decidon asertante ke ili “celas protekti la intelektan propraĵon kaj la privatan informon de Usono”.

La ordono de la administracio de Trump okazis post akuzo de la departemento de justico kontraŭ du ĉinaj civitanoj pro supozata laboro por ŝteli interlektan propraĵon de okcidentaj kompanioj en 11 landoj, inkluzive de tiuj, kiuj evoluigas vakcinon kontraŭ la nova kronviruso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up