Lula: realaj eblecoj por reelektiĝo de Dilma Rousseff en Brazilo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-12 18:42:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La eksa prezidento de Brazilo, Luiz Inacio Lula da Silva asertis en tiu lando ke la nuna prezidentino Dilma Rousseff,  gajnos la elektojn de la 5-a de oktobro, ĉar ŝi estas la plej bone preparita persono por konduki la landon.
 
Li aldonis ke  “ŝi havas la plej bonajn proponojn por la dua mandato kaj kiel estas sciate, havas vastan sperton por regi la landon”.
 
La sociaj progresoj atingitaj en la preskaŭ 12 pasintaj jaroj estas la ĉefa armilo de la nuna prezidentino por atingi duan mandaton kaj daŭrigi la programojn entreprenitajn kaj la investojn faritajn en la kampoj de edukado, sano kaj kreado de novaj laborpostenoj.
 
Brazilo havas en la registaro de la Partio de la Laboristoj (PT) sukcesan politikon kiu taŭgas kiel modelon por la mondo, asertis Lula, kiu neglektis ke la temo  pri la okazaĵoj de la nacia futbala teamo en la venontaj ludoj estigu ŝanĝojn en la venontaj elektoj.
 
Lula aldonis ke Brazilo havas inteligentan popolon kaj konsideras ke en kiu ajn fino de la monda pokalo la rezultoj ne influos la elektojn de la 5-a de oktobro.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up