La venezuela prezidento memorigas naskiĝtagon de Hugo Chávez

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-28 09:31:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Komandanto Hugo Chávez

Karakaso, jul 28 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, celebris ĉi-marde la 66-an naskiĝdatrevenon de la komandanto Hugo Chávez (1954-2013), kiun li taksis “senmorta giganto” kaj “eterna gvidanto”.

Per mesaĝo en Tvitero, Maduro esprimis sian omaĝon  per skriba kaj voĉa mesaĝo.Li esprimis ke Chávez semis amon kaj lasis grandan heredaĵon, pro tio, oni memoras lin en tiu ĉi okazo.

Aliflanke, la Fondaĵo komandanto eterna Hugo Chávez alvokis la venezuelan popolon memori ĉi-marde la 66-an naskiĝdatrevenon de Chávez per kantoj kaj poemoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up