Irana ministro pri eksteraj rilatoj vizitas Libanon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-14 10:06:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bejruto, aŭg 14 (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Irano, Mohammad Yavad Zarif, dialogos hodiaŭ kun kelkaj funkciuloj de Libano, en la komenco de neatendita vizito.

Zarif antaŭvidas pritrakti la eksplodojn en la haveno de Bejruto, la helpon iranan nun okazanta kaj aliaj pri reciprokaj rilatoj, informas noto de la koncerna ministerio sen precizigi detalojn.

Laŭ aktualiĝoj, la forpasintoj pro la eksplodo kreskis ĝis 178 kaj pli ol 6 500 la vunditoj.

La vizito de Zarif en Libano koincidas kun tiu de la vic-sekretario usona de ŝtato, David Hale, kaj post nuligo de vizito de la irana vicprezidento Eshaq Jahangiri.

Hale devos renkontiĝi kun la prezidento de la respubliko, Michel Aoun, la interna estro de la registaro, Hassan Diab, kaj la parlamentestro, Nabih Berri.

Ankaŭ planas kunsidi kun tradiciaj aliancitoj de Usono en tiu lando, kiel la eksa ĉefministro Saad Hariri, estro de la partio Futuro-fluo kaj la estroj de politikaj dekstrulaj grupoj Fortoj Libanaj, Kataeb kaj socialista partio progresista.

Francio, Usono kaj landoj de la Golfo premas por rapida instalado de registaro de supozata nacia unueco en Libano, kiu ekskludu Hizbulah kaj Liberan Patrolanda-fluon, ĉi-lasta fondita de la ŝtatestro Michel Aoun.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up