Kolombia enketado donas avantaĝon al Gustavo Petro en la elektoj 2022

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-15 08:39:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, aŭg 15 (RHK) La loka enket-firmao Invamer konsideras la kandidaton de la partio Humana Kolombio, Gustavo Petro, kiel gvidanto rilate la intenc-voĉdonon por la elektoj de 2022, laŭ sciigis loka amaskomunikilo.

La rezulto donas al la senatano kaj eksa urbestro de Bogoto 32,9% de eblaj voĉoj, kaj dualoke estus la rivaluloj Sergio Fajardo kun 19,9% kaj Humberto de La Calle kun 12,2% laŭ la gazeto El Espectador.

Se la prezidentaj elektoj de 2022 okazus venontdimanĉe, Petro estus la gajninto, asertis la enketfirmao, sub la nomo Kolombio Opinias, kiu estis kontraktita ĉe Invamer flanke de la amaskomunikiloj Noticoj Caracol kaj Blu Radio.

Gustavo Petro (1960), politikisto, ekonomikisto kaj eksa membro de la iama gerilo M-19, estis kandidato al la prezidanteco de Kolombio en la ĝeneralaj elektoj de 2010 kaj 2018.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up