Konfirmas Putin ke Rusio daŭre defendos la veron pri la II-a Mondmilito

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-29 10:01:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, sep 29 (RHK) Moskvo daŭre defendos la veron pri la Dua MondMilito, asertis la rusa prezidento Vladimir Putin per mesaĝo sonregistrita por la ĉeestantoj de la VII-a forumo de la regionoj de Rusio kaj Belorusio, kiu efektiviĝas en Minsko per videokonferenco.

“Neniam ni forgesos kiel niaj patroj kaj avoj defendis la patrolandon, (kaj) liberigis Eŭropon”, esprimis la ŝtatestro, citita de la informagentejo TASS. Kaj aldonis: “ni defendis firme kaj daŭre defendos la historian veron pri tiu milito, ĝiaj kaŭzoj, rezultoj kaj lecionoj”.

Fonto: RT
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up