Preskaŭ duonmiliono da usonanoj estis kontaĝitaj de Covid-19 lastsemajne

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-28 10:40:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, okt 28 (RHK) La kronviruso infektis preskaŭ duon-milionon da usonanoj dum la lastaj sep tagoj, dum la regiono de la okcidenta mezo montris novajn rekordojn da pozitivuloj kaj enhospitaligoj, laŭ informis Reuters.

Dum la lasta semajno, la ŝtato Illinois detektis pli ol 31 000 kontaĝojn, dum la sanitaraj aŭtoritatuloj de Pensilvania ĵus informis pri nova maksimumo da kazoj tagaj. 

Rilate la mortigoj, dum la lastaj sep tagoj estas konfirmitaj pli ol 5 600 forpasintoj kaŭze de la Covid-19. Laŭ la kalkulo de la agentejo, hodiaŭ  Usono havas totalon de 8 milionoj 738 061 infektitoj, inkluzive de 225 828 forpasoj kaj 3 milionoj 859 716 rekuperiĝojn.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up